Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La kateno

Junulo por liber' batalis,
nun sidas en karcer' kaptite,
kaj li katenon sian skuas,
malbenas ĝin koler-ekscite.
Parolas la katen': "Min skuu,
sed ne malbenu, sort-kompan'!
Tintigu min, ĉi tinto estas
malben' sur kapo de l' tiran'!

Vi ne rekonas min? Mi estis
ja glav' en luktoj por libero,
sur kamp' de sango eble brilis
en via mano mia fero.
Malfeliĉulo! Vian glavon
tiel renkontas via man'?
Tintigu min, ĉi tinto estas
malben' sur kapo de l' tiran'!

Katenon oni forĝis el mi,
el glav'! Kaj kiu iam glore
por la libero per mi skermis,
mi tiun premas nun; horore!
Rust' mia estas ruĝ' de honto
kaj de kolero pro l' profan'.
Tintigu min, ĉi tinto estas
malben' sur kapo de l' tiran'!"